Dum aprilo ni estis 5 ludantoj (kaj unu homo kiu mallonge salutis). Ni ludis la jenajn ludojn: Einfach Genial, Spot It Party, Stone Age (kun novaj reguloj elpensitaj de Alex kaj aldona kreema uzado de la pecoj ☺), In a Grove, Murmel Monster, kaj Solo.
La sekva ludado okazos dum la 4a de majo.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato, la 6a de aprilo 2024 ekde la 14a horo, ĝis la 20a horo
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.
Organizanto: Jessica Grasso