Dek homoj partoprenis la junian ludadon kaj ni ludis la jenajn naŭ ludojn: Dodelido, Spot It, Stella, Drunter & Drüber, Tabuo en Esperanto, Purpura Pokémon, Stickeln, Uno, kaj Qwinto.
La sekva ludado okazos denove ĉe Eiscafê Kibo, dum sabato, la 1a de julio, ekde la 14a horo ĝis la kafejo fermiĝas (nuntempe kutime inter la 20a kaj 21a horo).
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 1a de julio 2023, 14:00 ĝis 20-21:00
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße
Organizanto: Jessica Grasso