La "Association Provençale pour Compostelle" organizas ĉiumonate kafejon Jacquaire, kies celo estas doni ligilojn kaj subtenon al homoj, kiuj deziras sekvi la vojon al Kompostelo.
Lunde la 10-an de oktobro Thierry Spanjaard, de Esperanto Marsejlo, faros konferencon titolita "Kial Esperanto?" por la kafejo Jacquaire. La konferenco traktos precipe la jenajn temojn:
. Kiuj lingvoj survoje al Kompostelo?
. Imperiismaj aferoj rilataj al lingvoj
. La solvo: universala, neŭtrala kaj facile lernebla lingvo: Esperanto!
. Mallonga enkonduko al Esperanto.