🖥 Emoĝio-Lando, Eŭropo, Afriko, Nordameriko, Sudameriko
18:00 - 19:00
UTC
Elekti horzonon
Leciono 10 el 10. Parolado pri Bildetoj por B-uloj de Eŭropo kaj Aliloke, de Dennis Keefe

Kurso

emoĝio 10.pdf 64,9 kB
Dum 60 minutoj ni priparolos, pere de demando-listo, diversajn emoĝiojn kaj mienetojn, kiujn ni trovas en nia ĉiutaga sendado de mesaĝoj kaj surfado tra la interreto.

Ĉiumarde, ni trairos, tute en Esperanto, unu demando-liston kiu baziĝas sur ses temoj, kun pluraj demandoj kiuj iel rilatas la bildetojn.  La unua listo estas sube.

Kelkaj demandoj estas skribitaj.  Ili estas la bazo de la kurso.  Sed estas multe da aliaj demandoj kaj komentoj kiuj stariĝas spontane, ne-antaŭvideble.

Se vi estas A-ulo, vi povas partopreni kiel leganto aŭ respondanto al simplaj demandoj.  Se vi estas B-ulo, vi povas profiti la 60-minutojn pli profunde.  Se vi estas C-ulo, se vi ne enuiĝas, vi povas lerni kiel uzi la kurso-materialon por viaj lokaj lernantoj.

https://zoom.us/j/92589824941?pwd=rbHv161jtbHJvyh8t9HoH0RgSOuyMW.1
Kunveno-Numero: 925 8982 4941
Pasvorto: lando
emoĝio 3 -- MONTRADO.odt 204 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.org

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureDennis Keefe