Kiel kutime, la jara ĝenerala kunsido okazos ĉi-aŭtune. La dato: vendredo 29a de septembro, 19:30, VIRTUALE (kaj ne hibride, kiel antaŭe anoncite en la RiveReto).
Antaŭ la ĝenerala jarkunsido okazos prelego de Gabriel Labrie pri lingva pejzaĝo (kiel analizi la videblon de lingvoj en publikaj lokoj, aparte en lingve komplikaj urboj).
PROGRAMO
18:00 – Akcepto kaj libera babilado
18:30 – Prelego: Lingva pejzaĝo en lingve diversecaj urboj (Gabriel Labrie)
19:30 – Ĝenerala jarkunsido
KONTRIBUU!
Ĉijare oni ankaŭ devos elekti novan estraron. Ne hezitu se ankaŭ vi ŝatus kontribui al la Societo!