🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 81: Kovertoj tra la jarcentoj.

Internacia


Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? 
Tema diskutado kaj Ateliero – 81:Kovertoj tra la jarcentoj.

image.png 870 {0}


De tiu momento, kiam la homoj komencis skribi kaj sendi leterojn, kovertoj servis por protekti kaj kaŝi la enhavon. Sed ankaŭ (ĉefe en japana tradicio) - por esprimi la diversajn senton. Ni diskutas hodiaŭ pri la tradicia kaj nuntempa kunmetadoj de la kovertoj, kiu en origamio iĝis vera altnivela arto.

Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj 

La ateliero okazas kun Zoom-subteno de IREA ĉiudimanĉe, je la 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. Ni prediskutas diversajn aspektojn de origamio kaj faldas interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado. Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte