🖥 Festotago en Rusio
18:00 - 20:00
Azio/Irkutsko
Elekti horzonon
Babilado pri la festo, politiko, sano kaj uzado de la retaj iloj.

Alia

Ni invitas loĝantojn de nia vasta lando kaj ĉiulokajn gastojn por festi la tagon de Rusio.
La programo ne estas difinita ĝuste, do la evento estas planata kiel libera neoficiala diskutado. 
Jen la proponataj temoj:
Ĉu vi aprobas ŝanĝojn en la konstitucio?
Ĉu estas grava viziti voĉdonejon aŭ preferindas ne riski la sanon?
La kronvirusa epidemio: esperigaj raportoj pri la proksima venko en Moskvo, daŭra kreskado en regionoj.
La nacia projekto pri turismo: ĉu ĝi estas bona kaj utila, aŭ nur la vica rimedo por elpreni monon de loĝantaro?
La retaj kunvenoj en Rusio: kiujn ilojn vi uzas por okazigi interretajn renkontiĝojn de la lokaj esperantistaj kluboj, kaj ĉu vi ofte invitas alilandajn amikojn?
Manko de rusiaj eventoj ĉe la eventaservo.org
Por aliĝi vi bezonas havi konton ĉe google.com
https://meet.google.com/hsx-fnim-bgy
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

tempohelen(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureElena Kononova