🖥 kursoj de Esperanto en universitato
Du niveloj: A2 kaj B1 en UNED (Hispana Nacia Distanca Universitato) per interkonsento kun Hispana Esperanto-Federacio

Kurso

La Nacia Universitato de Neĉeesta Edukado de Hispanio (UNED) per sia Lingva Centro estas la sola eŭropa universitato kiu enmetis Esperanton inter siaj lingvaj kursoj, ĉe la sama nivelo kiel la kataluna, la eŭska, la araba aŭ gesta lingvo, kaj sekvante la Komunan Eŭropan Referenckadron. Trapasante ĉiun kurson vi ricevas UNED-atestilon, kiu estas akceptata en ĉiuj UNED-gradoj postulantaj lingvan atestadon. Aliaj institucioj povas laŭvole akcepti la atestilon. 
La kursoj estas adekvataj ankaŭ por homoj loĝantaj ekster Hispanio. Je nivelo B2 la tuta studmaterialo estas nur en Esperanto. UNED havas centrojn en multaj landoj de Latinameriko, kaj ankaŭ en Eŭropo kaj aliaj kontinentoj, kie vi nur devas fari la finan skriban ekzamenon. Ankaŭ la procezon de enskribiĝo vi devas fari en la hispana, sed eblas uzi ankaŭ la anglan (aŭ vi povas kontakti kun HEF se vi havas lingvajn problemojn). 
Enskribiĝo daŭras de la 5-a de septembro ĝis la 22-a de oktobro, la kursoj daŭras de novembro ĝis majo kaj fariĝas tute interrete, pere de la Virtuala Kampuso de UNED, krom la fina skriba ekzameno. Instruado estas nesinkrona sed ekzistas forumoj por interagi kun aliaj studentoj kaj virtualaj oficejaj horoj por instruado. Krome, instruado inkluzivas unu horon da laŭvola perreta konversacio monate kun profesoro kaj aliaj studentoj. Por la akademia jaro 2024-25, la jara aliĝkosto estas 248 €, sed membroj de HEF ĝuas rabaton kaj pagas nur 164 €.
Profitu la ŝancon kaj ŝparu monon aliĝante al ambaŭ!

Informoj

www.esperanto.es/eo/nova-eldono-d...
admin(ĉe)esperanto.es
Hispanio

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureManuela Blanco

Administranto
User profile pictureManolo Parra