🖥 Renato Corsetti naskiĝis antaŭ 80 jaroj: vizitu lin por aŭdi liajn parolojn kaj kundividi viajn memoraĵojn, fotojn kaj filmetojn
12:30 - 14:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Aminda ikono en Esperantujo ĉu okcidente, ĉu oriente, prof. Corsetti dediĉis sian vivon liavorte “Al lingvo, kiu ne ekzistas” laŭ la plejmulto de la homaro! Ni i.a. malkovru liajn motivojn kaj kialojn malantaŭ tio en intima festo okaze de lia 80-jara jubileo de naskiĝdat-reveno.

InternaciaKurso

Vive elsendata ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://youtu.be/_505DrDzWao

Renato Corsetti naskiĝis antaŭ 80 jaroj: vizitu lin por aŭdi liajn parolojn kaj kundividi viajn memoraĵojn, fotojn kaj filmetojn
Aminda ikono en Esperantujo ĉu okcidente, ĉu oriente, prof. Corsetti dediĉis sian vivon liavorte “Al lingvo, kiu ne ekzistas” laŭ la plejmulto de la homaro! Ni i.a. malkovru liajn motivojn kaj kialojn malantaŭ tio en intima festo okaze de lia 80-jara jubileo de naskiĝdat-reveno.
Kun elsendado de elektitaj videoklipoj el dek Zoom-intervjuoj kun li.
Lundon la 29-an de marto 2021 ekde la 12:30 UTC per ligilo:
https://us02web.zoom.us/j/89273862405
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 892 7386 2405
Pasvorto (Passcode): la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj


En la sama tago malpli frue (ekde la 21:00 laŭ la Roma horzono) okazos ankaŭ alia grandioza festo por karegaj Renato kaj Anna: https://eventaservo.org/e/4ac87d fare de la Itala Esperanto-Federacio (IEF)

Irana Esperanto-Asocio (IrEA) faris kelkajn videoklipojn ĉi-okaze; unu el ili estas alkroĉita al tiu ĉi mesaĝo, la aliajn ni spektos kune dum la festo.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉