Interkulture kaj inkluzive en Beogrado – LIBE-kongreso kaj aldonaj, samlokaj eventoj
Kunvenos blindaj esperantistoj, serbaj esperantistoj kaj balkanaj esperantistoj. Kun trejnseminario pri interkultura komunika kompetento, instrukapabligo kaj aktivula lertigo

Internacia

La 17-24an de aŭgusto 2024 la ĉefurbo de Serbio gastigos Internacian Esperanto-Kongreson, en kiu kunvenos blindaj esperantistoj, serbaj esperantistoj, balkanaj esperantistoj.

En la kongresa kadro okazos:
Seminario pri Interkultura Kompetento de SEL/UEA: Trejnseminario pri interkultura komunika kompetento, instrukapabligo kaj aktivula lertigo kun ebleco ricevi stipendion por partopreni;
La 88a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj;
Tagoj de ILEI: regiona renkontiĝo de instruistoj kaj ILEI-anoj de balkanaj kaj danubaj landoj;
Balkanaj tagoj: kunveno de esperantistoj el balkanaj kaj najbaraj landoj.

La eventon gastigos la Lernejo por lernantoj kun difektita vidkapablo “Veljko Ramadanoviĉ” en Zemun (parto de Beograd proksima al la flughaveno), Serbio. La vasta bele ordigita korto, aranĝita por senobstakla moviĝo de blinduloj, proponas agrablan spacon por promenoj, kunumado kaj babilrondoj meze de la urbo tamen for de la urba bruo.

La tutsemajna kotizo de 270 EUR inkluzivas
  • ĝuon de la programo inkluzive de ekskurso
  • loĝadon en komfortaj trilitaj ĉambroj organizitaj en triĉambraj loĝblokoj kun komunaj banĉambro, necesejo, tagĉambro, te-kuirejo kaj sendrata retkonekto 
  • tri manĝojn ĉiutage 

Se vi deziras loĝi kaj manĝi aliloke, vi pagos nur la bazan kotizon de 50 EUR kaj povos trovi ĉambron en proksimaj hoteloj aŭ gastejoj traserĉeblaj rete. 
Bonvolu aliĝi per la elektronika aliĝilo
kaj pagi sekvante la bankan paginstrukcion

STIPENDIKONKURSO por partopreni la trejnseminarion por aktivuloj kaj instruantoj (ĝis la 30-a de aprilo):
Anonco pri la Stipendikonkurso
Stipendipetilo

Bonvenige salutas vin, 
Dosieroj
Informoj

nedeljkalozajic(ĉe)gmail.com
Cara Duŝana 143, 11080 Zemun

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto