NASK-2025: ĉeestaj someraj kursoj
Venu por plibonigi vian Esperanton kun ni meze de la plej granda urbo de Kanado.

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

NASK_TMU_studyBanner.jpg 320 kB


Post pli ol jardeko en Norda Karolino, NASK vojaĝos ĉi-jare al Toronto! Venu por plibonigi vian Esperanton kun ni meze de la plej granda urbo de Kanado. Tuj post la kursaro, restu por partopreni en la Dulanda Kongreso de Esperanto-USA kaj Kanada Esperato-Asocio.

NASK Programo

NASK estas ŝanco vivi en tute Esperanta etoso.  Ni lernas kune, loĝas kune, manĝas kune, kaj ludas kune – ĉio en Esperanto! Tamen, ne zorgu se vi estas nova Esperantisto.  La skipo estas pacienca, kaj scias kiel helpi al novaj lernantoj progresi. Mesaĝu al ni, se vi havas dubojn pri kiu kurso estos taŭga por via lingvokapablo. Ni ĝenerale rekomendas, ke lernantoj jam finis bazan kurson, kiel tiu de Duolingo, aŭ la libro Complete Esperanto. Ne estos nur studado en klascambro, okazos multaj aliaj agadoj kaj ni ekskursos tage. Jen la programo.

Rabato kun Dulanda Kongreso

Vi ricevos rabaton kiam vi aliĝas por NASK kaj la Dulanda Kongreso samtempe, okazonta tuj post NASK je la sama universitato en Toronto urbocentre. Aliĝu nun.

KER-Ekzamenoj

Krom la kursoj, ni ĝuos diversajn ekskursojn, kaj eblos trapasi KER-ekzamenon. Registriĝu por la KER-ekzamenoj (B1, B2, C1 okazontaj la lastan tagon de NASK, vendrede la 11-an de julio) aparte per ĉi tiu ligilo.
 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉