Kutime kunvenas kvin ĝis ses Esperanto-parolantoj. Inter ni plej ofte estas eksterlandano. Pro tio ni ne krokodilas :-)
Ĉiun kunvenon ni fiksos daton kaj lokon de nia venonta renkontiĝo.
Ĉifoje ni renkontiĝas en bierĝardeno Erste Fracht, kiu troviĝas kontraŭ ĉefstacidomo, apud la suda enirejo de la bestoĝardeno.