Gliwice'a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto GRUPE 28
Loka renkontiĝo

Kunveno/Evento

Gliwice'aj geesperantistoj denove organizas renkontiĝon sub la nomo GRUPE 28 (Gliwice'a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto), kiu, kiel ĉiujare, okazos en Gliwice ĉe la strato Jagiellońska 21.

Vendredo 25.09.2026
Busa ekskurso al Tarnowskie Góry, forveturo je la 10:00. Vizito en Minejo de Arĝento, kiu troviĝas en Listo de Monda Heredaĵo de Unesko. Parton de turisma vojo ni boatos. Poste ni direktiĝos al ĉefa urboplaco kun malnova urbodomo kaj ĉarmaj domoj, tie ni promenos kaj tagmanĝos.
Reveno al Gliwice, depende de la revenotempo amika renkontiĝo (strato Jagiellońska 21, tranoktejo Ślązaczek).

Sabato 26.09.2026
Komenco de la renkontiĝo je la 09:00.
Oficiala malfermo de GRUPE 28 je la 10:00.
Vizito en Muzeo de Gisarto (veturado per urba buso).
Tagmanĝa paŭzo.
Komuna promenado tra Gliwice.
Prelegoj i.a. pri pola kaj aliaj kuirartoj.
Vespera renkontiĝo en tranoktejo Ślązaczek.

Dimanĉo 27.09.2026
Komenco je la 09:00.
Prelegoj.
Oficiala fermo de GRUPE 28 je la 12:00.
Prelegoj.
Tagmanĝo, promenado tra Gliwice.

GRAVE
Inter 24-a kaj 27-a de septembro eblos tranokti en junulara gastejo Ślązaczek. Baldaŭ ni publikigos aliĝilon.
Ni invitas Vin partopreni la aranĝon. Ni atendas Viajn aliĝojn kaj proponojn de programeroj. Ĝis la 6-a de septembro bonvolu deklari volon partopreni en ekskurso al Tarnowskie Góry, nombro de lokoj en buso estas limigita.
Informoj

www.esperanto.cba.pl/aktualajxoj.h...
esperanto_gliwice(ĉe)poczta.onet.pl
ul. Jagiellońska 21

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto