Internacia Semajna Seminario pri UNESKO-Kuriero
Pridiskutado pri temoj el la revuo de Unesko.

InternaciaKurso

Internacia Semajno de UNESKO-Kuriero (9a – 16a de marto) KAJ mondfama Internacia Fajro-Semajno de Valencio (17a – 24a de marto), 14 tagoj por ambaŭ eventoj. Venu lerni kaj celebri kun ni. Aliĝo nur 50 eŭroj, pagota surloke.  Venante antaŭ la Fajro-Festivalo (Las Fallas de Valencia), kaj forirante post tiu festo, vi ŝparos multe da mono je viaj flugoj kaj via loĝejo.

De la 9a de marto ĝis la 24a de marto en Valencio, Hispanio, ĉe la Esperanto-Centro de la Esperantistoj de Valencio. PIV (strato Peris I Valero, 96, pordo 5).

Dum la UNESKO-semajno, priparolado, komentado, debatado pri la revuo UNESKO-Kuriero en Esperanto. Inter la 18a kaj 20a ĉiutage dum la semajno. Kurso por bonaj parolantoj de Esperanto, tamen ankaŭ eblas ĉeesti sen aktiva partopreno. Vizitado al almenaŭ tri uneskaj kulturaj heredaĵo de Valencio. Kursgvidanto Dennis Keefe. Kurso-kotizo, 50 eŭroj.

Dua parto (16a ĝis 23a de marto) estas la Internacia Fajro-Semajno (Las Fallas))

Dum la Fajro-Semajno vizitado al tipaj, hispanaj, valenciaj kafejoj, trinkejoj, restoracioj, muzeoj kaj monumentoj. Ĉiuj vizitotaj muzeoj kaj monumentoj estas senpagaj. Vizitado al dekoj kaj dekoj de la famaj “Fallas”. Ĝuado de la fama surstrata muziko, kaj partopreno en la festoj de la muntado kaj forbruligado de la Fallas. Piroteknikaĵo kaj tradicio. Ĉiĉeronado ĉiutage de valenciaj Esperantistoj. Neforgesebla semajno. Ĉiĉeronoj: Luis, Elias, Carmen, Rosa, Raúl, Ivan, kaj membroj de la Esperanto-Asocio de Valencia.

Loĝado en unu el la tre malmultekostaj AIRBNB lokoj. Privata ĉambro, ĉirkaŭ 12 – 20 eŭroj ĉiutage. Kundividita ĉambro inter 7 kaj 10 eŭro, ĉiutage. Tuta loĝejo kun kuirejo, dormoĉambroj, lavejo, ktp., inter 35 kaj 50 eŭroj ĉiutage. Rezervendaj rekte ĉe la posedanto per www.airbnb.com

Demandoj, petoj, bonvolu kontakti Dennis Keefe, keefeinchina@gmail.com de la Grupo-Esperanto de Valencio, Hispanio
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com
Sidejo de la Grupo-Esperanto de Valencio, Peris i Valero 96

Interesiĝintoj

Administranto