🖥 Brazila Muzikumado
09:00 - 10:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Perreta kunveno por aŭdi, ludi, kanti, paroli pri brazila muziko. Malferma al ĉiuj esperantistoj de la mondo.

Kunveno/Evento

Ĉiumonate okazas Brazila Muzikumado, kune organizita de Brazila Muziko kaj de Brazila Esperanto-Ligo.

Ĝi estas momento por babilado en agrabla neformala etoso, dum oni kantas kaj aŭdas brazilan muzikon, kaj tradukitan kaj originale verkitan en Esperanto.

Esperantistoj el la tuta mondo estas bonvenaj! Venu aŭdi kaj babili!

Kaj ne nur por aŭdi: se vi volas kanti/ludi iun ajn brazilan muzikon (troveblas ĉ. 1400 en la retejo), sin anoncu per nia retpoŝtadreso (brazilamuziko@gmail.com), kaj venu!

La renkontiĝo okazas per Zoom. En la ĝusta horo, simple aliru la ligilon brazilamuziko.com/muzikumado
Se Zoom petos, jen:
Kunvena identigilo: 880 1394 8209
Paskodo: 131158

Videoj: youtube.com/@BrazilaMuziko
Klubo: brazilamuziko.com/klubo
Dosieroj
Informoj

brazilamuziko.com
brazilamuziko(ĉe)gmail.com

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureFlávio Fonseca