🖥 RETAJ KER-ekzamenoj: Informoj kaj preparsesio
15:00 - 16:30 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Klarigoj pri la teknikaj postuloj, proceduro kaj enhavo de la juniaj retaj ekzamenoj

Internacia

Ni informas ĉiujn interesiĝantojn pri la retaj ekzamenoj, okazontaj en junio kaj julio, ke la aliĝebloj estas malfermitaj. 
Pro la fakto, ke por rete ekzameniĝi oni devas koni kaj plenumi plurajn teknikajn kondiĉojn, ni petas unue nepre legi la informojn ĉe la koncerna paĝo kaj en ties subpaĝoj.
Por helpi orientiĝi kaj doni konsilojn, en la nomo de la organizantoj, Katalin Kovats okazigos plurajn retajn konsulthorojn, al kiuj kiu ajn povas veni sen antaŭa registriĝo.
La informsesio estos en la programo Zoom. 

Jen la ligilo https://us02web.zoom.us/j/89594685254
Identiga numero: 895 9468 5254

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

us02web.zoom.us/j/89594685254
ker-ekzamenoj(ĉe)edukado.net

Interesiĝintoj

Administranto