Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
La prelegon pri la interesa berlina esperantisto kaj prezidanto de Germana Esperanto-Asocio 1925–1929)
Ernst Kliemke faris
Roland Schnell jam en la virtuala Transponta Esperanto-Kongreso kadre de la faka programo de
IFEF. Kliemke ja kiel direktoro de la orientafrika fervoja kompanio en la tiama germana kolonio organizis la konstruon kaj funkcion de metroŝpura fervoja linio inter
Daressalam kaj
Tanganjika-lago. Aŭskultu nun reale la prelegon en
Esperanto-butiko. Roland Schnell priskribas la defiojn alfrontatajn, kiam Kliemke planis kaj realigis la projekton, parolas pri la tasko de la linio, la rolo de Kliemke, pri liaj ideoj kaj vizioj.