Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
16 Februaro : "La Spito", filmo de Jean-Luc Godard.

Loka

16 Februaro 2024 : La Spito / Le Mépris, filmo de Jean-Luc Godard, kun subteksto en Esperanto.

La anonc-filmeto :
https://www.sat-amikaro.org/IMG/mp4/laspito-0_2min30_270x480.mp4

En 1963 Jean-Luc Godard en Romo kaj Kaprio filmis "Le Mépris", surbaze de romano "Il Disprezzo" de Alberto Moravia.
La ĉefa rolo estas ludita de Brigitte Bardot, ĉi-tiam "la plej fotata virino en la mondo".
Tiu famega filmo rakontas pli ol amrilato kiu ŝanceliĝas ; estas pentritaj sentimentoj kiuj interefikas, influoj de realo, de imago, destino, bezono, deziro, volo, kredo, trompo, memtrompo...
Vi venu, vi spektu, vi estu venkita !


La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/konversacia-rondo-cxiuvendrede-en-parizo?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto