🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-25. Kuboj, turboj kaj aliaj origamiaj ludiloj vigligas komunikadon.
18:30 - 20:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-25. Kuboj, turboj kaj aliaj origamiaj ludiloj vigligas komunikadon.

InternaciaKurso

Dum pli ol 30 jaroj, fakuloj pri pedagogio, psikologio kaj art-terapio konstatas, ke praktiko de origamio kreas ĝojan kaj konfidan etoson, faciligas interkompreniĝon. Tio ebliĝas plejparte danke al luda naturo de origamio: faldado similas al magia truko, eta spektaklo, en kiu ĉiuj povas partopreni. Se vi faras origamian ilon por ludi, tio duobligas la pozitivan rezulton. Viaj kuboj , turboj kaj aliaj modeloj povas esti uzataj en diversaj tablaj ludoj, ĉu ne? Do, faldu, ludu, babilu!
 

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 
 
La ateliero daŭros ekde la 19.30 ĝis la 21.00 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
21. 02.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio: 
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto