Paroli en Esperanto – Bagatelaj debatoj
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Ĉiusemajna diskutrondo en Esperanto por paroligi kaj ekzerci la lingvon

LokaKurso

Ĉiumarde en la lingva kafejo KoToPo estas diskutrondo en Esperanto por ekzerci la lingvon. Gvidas ĝin instruisto de Esperanto kiu povas respondi al demandoj kaj helpi pri la lingvo. Ĉiusemajne estos nova temo por pridiskuti. Ĝi estas malferma al ĉiu nivelo.

Ĉi-foje ni faros mallongajn debatojn pri bagatelaj temoj por ekzerci la lingvon kaj instigi ĉiun paroli. Estos kartaro kun sugestoj por la temoj kaj ni laŭvice prenos unu karton por diskuti ĝin. Ekzemplaj bagatelaj debatoj povas esti:

“Oni devus anstataŭigi retmesaĝojn kaj tujmesaĝilojn per tradiciaj leteroj.”

“Ĉiu devus fajfi dum ri laboras.”

“Devus ekzisti olimpikaj ludoj de hejmbestoj.”

“Neniu aktoro devus aperi en pli ol unu filmo.”

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperantolyon.org/
esperantoliono(ĉe)gmail.com
14 rue Leynaud, Lyon 1er

Interesiĝintoj

Administranto