Ni akceptos la membraron de "ESPERANTO-ARIEGE" al (malfruega) Jar-Kunveno "2021-22" dimanĉon, 26-an de februaro 2023 je la 15-a horo en Village-Vacances de La BASTIDE/Hers (FR-09).
Unue la prezidanto prezentos "moralan raporton", la sekretariino la "agadan raporton", la kasistino la "financan raporton", la vic-prezidantino la evoluon de la projekto "Paroli, Legi, Skribi sen limoj" (por faciligi tiujn lernadojn danke al gestigado kaj kantado) post ŝia vojaĝo al IZO (Togo-lando) kaj antaŭ ŝia vojaĝo al Tunizujo.
Sekvos prezentado de ĉies projektoj kaj laŭ tio elektado de nova estraro por "2022-2023" kaj amika trinkado.