Elektronika muziko aperis antaŭ pli ol cent jaroj. Ni esploru ties vastajn historion kaj teĥnikojn, kun helpo de sintezilo. Kiuj sintez-muzikistoj, muzik(aĵ)oj aspektas al vi plej tipaj ? Ĉu veras, ke muzik-sintezisto ne bezonas lerte klavarumi ? eĉ koni muzik-teorion ? Ĉu muziko estas arto de inspiritaj artistoj, aŭ metio de lertaj teknikistoj ? Kio estas muziko, kiel ĝi efikas ? Kiamaniere muzikarto (mal)similas aŭ nekompareblas kun aliaj artoj ? Ĉu ekzistas "landlimoj" inter muzikoj : tradicia, klasika, laŭmoda, intelekta, konkreta, danca, bona, malbona, k.a. ? Ĉu la historio de muziko estas la iam-post-iama sinsekvo de ties son-produktiloj ? Ĉu muziko estas nur sinsekvo de sonoj ? ĉu ĝi estas kvazaŭ lingvo ? universala ? [Ĉeestis 9 kolegoj, inter kiuj 2 per interreto. Krom malfacilaĵoj pro nemajstrataj sono-teĥnikoj, ni tre interese temis pri tiu afero, pli vasta kaj pli malnova ol oni ĝenerale opinias. Projekciitaj filmetoj montris multajn aspektojn de sinteza kaj sintezila muziko (en iu, Fytch estas koncertanta). Platano rekonis la grupon Kraftwerk, en ties punka periodo. Melono demonstris malnovan sintezilon de 1970.]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !