La 120a kongreso de la Esperanto-Asocio de Skotlando okazos en la urbo Dunfermline, la antikva ĉefurbo de Skotlando, dum la antaŭlasta semajnfino de majo 2025, nome la 23an, 24an, kaj 25an de kun postkongresa ekskurso lundon la 26a de majo.
Nia kongresejo estos la bele modernigita Biblioteko de Andrew Carnegie kiu frontas al la mezepoka Abatejo de Dunfermline antaŭ fono de la ruinoj de la palacoj de la Skotaj Reĝoj.
Niaj kongresoj estas intimaj, amikaj, kaj ĝuindaj, sed kun nenia manko de kvalito ĉe niaj prelegistoj malgraŭ nia malmulta nombro da asocianoj.
Ankoraŭ ne fine aranĝita, la programo enhavos prelegojn kaj amuzaĵojn. La lundon post la kongreso ni intencas viziti la Palacon de Culross ĉe la norda bordo de la rivero Forth. Tiu ĉi urbo estis unu el la scenejoj de la fama televida serio 'Outlander'. Alternativa postkongresa evento estos boata ekskurso al la 'Tri Pontoj' sur la rivero Forth kun vizito al la insuleto Inch Colm.
Pli da detaloj aperos laŭpaŝe en nia retpaĝo.