Roterdamo esperantumas! - renkontiĝo de lokaj gesamideanoj
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Ni reekagadas en la administra kerno de Esperantujo!

LokaKursoAlia

Salutooooon!

Ĉiuĵaŭde je la 19a unu el Roterdamaj TEJO-volontuloj atendas vin en Centra Oficejo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Ne hezitu, venu kaj ni babilu/amuziĝu/agadu kune!

Renkontiĝo estas por ĉiuj, sendepende de lingvonivelo. Tiuj, kiuj nule scias pri kaj ne komprenas Esperanton, estos enkondukitaj kaj instruataj (angle).

Ĉio en malstreĉa, neformala etoso - ni provizas kafon aŭ teon, komfortan spacon kaj alian subtenon de UEA/TEJO laŭnecese.
Nepre informu konatajn Roterdamanojn kaj aliulojn de najbaraĵo!

Ni havas multajn ideojn pri kion fari dum la renkontiĝoj:
- tiuj, kiuj ankoraŭ ne scipovas la lingvon aŭ volas esti lernitaj, estos laŭbezone instruataj :-)
- ni ankaŭ enkondukos en Esperanto-movadon mem, en la agadon de Esperanto-organizaĵoj, kaj ankaŭ prezentos kelkajn (el senfinaj) eblecojn pri kiel praktike uzi kaj ĝui Esperanton.
- krome, estos multaj aliaj ebloj: ludi tabulludojn, muzikumi (ni havas kelkajn instrumentojn, sed vi povas ankaŭ kunporti la viajn), spekti filmojn, eble eĉ kuiri kune - ĉio dependas de ni!

GRAVE: por faciligi komunikadon de esperantistaj Roterdamanoj kreita estas Telegram-babilejo, en kiu ni ĝisdate planas niajn renkontiĝojn kaj babilas pri lokaj aferoj - aliĝu, precipe se vi planas aperi en renkontiĝo!! ==> https://t.me/esperantighu010

Do, ĝis baldaŭ, ĉu ne? :-D

esperanto language course and meetings.jpg 179 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

wojciech.oreszczuk(ĉe)gmail.com
Nieuwe Binnenweg 176

Interesiĝintoj

Administranto