🖥 Prelego de Prof. Keyhan Sayadpour en IrEK-9: "La fotoj de la Florejo "
12:00 - 13:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas Prof. Keyhan Sayadpour kun la temo "La fotoj de la Florejo"

Priskribo de la prelego: Unu el la pozitivaj influoj de la pandemio estas tio ke mi trovis sufiĉe da tempo por mem prepari fotojn por La Florejo. Dum la prelego mi rakontas la historion pri la elekto kaj preparo de la fotoj.

Pri la preleganto: En 1967 mi naskiĝis en Maŝhad, Irano, kie mi pasigis plejmulton da mia vivo. Mi studis ĝeneralan medicinon  en Maŝhad kaj diplomiĝis en 1992. Post militservo kaj la servo en foraj regionoj, mi akceptiĝis por specialista kurso pri pediatrio (infanmedicino) kaj diplomiĝis en 2000. Ekde 2002 mi translokiĝis al Tehrano kaj studis subspecialistan kurson pri pediatria kardiologio (infanaj kormalsanoj) . Mi sukcesis gajni la unuan rangon en la fina ekzameno en Irano. Nun mi laboras kiel universitata asocia profesoro en Teherana Universitato de Medicinaj Sciencoj (Infana Medicina Centro).

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto