15 Aprilo 2022 : Pasas la tempo... Ĉu la tempo "pasas" ? kiel la tempo-paso efikas rilate al vi ? al la socio ? al la mondo ? Ĉu vi estas el la homoj kiuj aktive "pasigas" la tempon ? kiel ? Ĉu la maljunuloj bedaŭras sian eksan junecon ? Ĉu la junuloj deziras akiri maturecon, povon ? Kio, planita/neplanita de vi, okazis/neokazis en via vivo ? Kiakondiĉe ia ŝanĝiĝo estiĝas evoluo, progreso ? ...
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Programo de la parolrondoj : https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Se la krad-kurteno fermas la butikon, bonvolu frapi je la pordo, ni malfermos por vi. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.