🖥 Parolrondo de SAT-Amikaro : "Malami mikrobojn ? aŭ malami homojn?"
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Ĉu, konsekvence de KV19, aperos nova formo de rasismo ?

InternaciaLoka


Ni feliĉas rekomenci nian kutiman parolrondon, nun miksan : per interreto, la moderna komunikilo, kaj, respektante higienon kaj separ-distancon da 1m, kaj po maksimume 10 ĉeestantoj, surloke.

12/6/2020, la temo estos : Ĉu, konsekvence de KV19, aperos nova formo de rasismo ?
La epidemio, ne nur virusa estis : ĝi disvastigis ian paranojon (t.e. orgojlemo kun kredo, ke la aliuloj agas malamikeme), kaj dum la kvaranteno multaj regnoj severe aplikigis separigajn leĝojn.

Baldaŭ estos ĝeneraligitaj farmaciaj testoj (sangaj / genetikaj) kaj estos fabrikitaj multekostaj vakcinoj, kiuj separos homojn inter : aŭ rezistontoj, aŭ nerezistontoj.
Ĉu aperos novaj formoj de diskriminacioj (pro raso, klaso) ? de eŭgenismo ? Ĉu vi deziras scii, de kiu "raso" vi estas ? Ĉu ekzistas testoj por mezuri spiritan forton rezisti ?
Dum tiu parolrondo, pli ol kutime, ni kultivu : kaj kompatemon, kaj antikorpojn !

Konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale per Jitsi !
Bonvolu konekti nur mikrofonon, prefere ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon kaj urbon.
 Eblas konekti sen komputilo al la diskuto ĉe Jitsi, per ordinara telefono : — 1) Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiom alvoki en Francio(n)), iu voĉo petas (anglalingve) kodon. — 2) Tajpi la PIN-kodon de la diskuto Satamtam : 20 31 34 45 15 # (ne forgesi aldoni la "#", kaj ne malsciu, ke via telefonnumero estos videbla sur la ekranoj). 


Dankon


Dankon, al ĉiuj parolrondanoj, kiuj, aŭ en la sidejo de SAT-Amikaro en Parizo, aŭ en nia virtuala salono Satamtam per Jitsi, ĉeestis niajn konversaciojn dum la epidemio de K19.
 
Dankon, pro vi aŭdacis esprimi proprajn pensojn, sentojn, foje diskreteme, foje provokeme ; dankon, pro vi aŭskultadis, komprenis aŭ miskomprenis ; dankon, pro vi alportis iom de vi, alportis bonajn gustumaĵojn kaj sensoifigilojn !
 
Ju pli vivas Esperantismo laŭ tiu formo konversacia, des pli mortas malsanoj.
 
La SAT-Amikara parolrondo de Parizo baldaŭ "somerumos" ; tio ne signifas, ke neniu ĉeestos en la sidejo, bonvolu informiĝi per nia retejo https://www.sat-amikaro.org/?lang=eo kaj per EventaServo https://eventaservo.org/ ; jam la libroservo atendas viajn mendojn, rekomenciĝos kursoj en Septembro/Oktobro, interretaj konversacioj estos proponataj en Aŭtuno-Vintro...
 
Ĝis ! Fartu bone kaj Esperantisme !


Dzeka.

 
image.png 195 {0}



Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉