Jara ĝenerala membrokunveno de Esperanto France Est
09:30 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Kiel ĉiujare, la regiona asocio EFE organizas sian ĝeneralan membrokunvenon, ĉi-foje en la "Domaine de l'Asnée, en Villers les Nancy.

Loka

La ghenerala membrokunveno de la regiona asocio Esperanto France Est okazos en Villers les nancy la 7an de aprilo 2024 en la "Domaine de l'Asnée" en Villers lès Nancy en la eksa pastrolernejo.
La loko estas sufiche konata de la regionaj esperantistoj char jam okazis la kunveno en 2022, kaj pluraj regionaj staghoj antau jam pluraj jaroj.
La programo de la tago ankorau ne estas tute fiksita, la alighiloj estos senditaj al la membroj ekde la 18a de marto.
Ne membroj povos ankau partopreni.
Matene okazos la oficialaj kunvenoj (de la 10a ghis la 12a). eblos manghi surloke (tagmenuo kun trinkajho kaj kafo : 20.10), sed necesos firme rezervi.
Posttagemeze, eblos restadi en la salono por diskuti pri diversaj temoj (eble pri la venonta plurnacia kongreso en Strasburgo), au auskulti prelegetojn, au viziti muzeon en Nancy (eniro estas senpaga la unuan dimanchon de chiu monato), au eventuale promeni en la tradicia aprila distra foirejo.
Pliaj informoj estos aldonitaj, dum la venontaj tagoj.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.france.est.free.fr
jean-luc.thibias(ĉe)laposte.net
11 rue de Laxou

Interesiĝintoj

Administranto