🖥 Lando Babila
18:00 - 20:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Konversacia rondo.

Alia

     Renkontiĝo de konversacia rondo Lando Babila.
 
     Temas pri konversacia rondo organizata de projekto de por-komunuma agado “Lingvoj en Dialogo” (Línguas em Diálogo) de UFPR - Federacia Universitato de Paranao, en Kuritibo, ŝtato Paranao, Brazilo -, malferma al ĝenerala publiko, sub la titolo:
 
“Lando Babila: Konversacia Rondo en Esperanto / A Terra do Bate-Papo: Roda de Conversação em Esperanto_2022a”
 
Renkontiĝoj okazas perrete ĉiumonate en la lasta sabato, de la 18-a ĝis la 20-a horo (laŭ la Brazilja horzono) aŭ de la 21-a ĝis la 23-a horo (UTC). Interesatoj aliĝu per retmesaĝo al <led@ufpr.br> kun la sekvantaj informoj:
 
- plena nomo;

- CPF-numero (brazilanoj) aŭ pasport-numero;

- ĉu vi havas ian ligon al UFPR? (Specife: ĉu vi estas studento, docento, oficisto de UFPR? – informo uzota nur por statistika raporto). 
 
 
     Aliĝo al la rondo povas okazi en ajna momento, sed novaj partoprenantoj bedaŭrinde ne rajtos ricevi atestilon.  Organizantoj de la konversacia rondo estas: Ivan Eidt Colling, Rita de Moraes kaj Lígia Maffessoni Penia.

 
     Por la 24-a de Septembro ni sugestas legadon de teksto de László Gados pri gepatra lingvo, publikigita en 

GADOS, László. Brilu ĉiu lingvo samrajte! – Por multlingveco kaj egalrajta komunikado en Eŭropo. Sötjör: Humana Eŭropa Asocio – PLU, 2001. p. 6.

 

     Laŭplane, “Lando Babila” estas spaco por harmonia kunestado bazita sur reciproka respekto celanta praktikon kaj lernadon de Esperanto kaj plifortigon de ligoj ene de Esperanto-komunumo. Principe la temoj estos liberaj, sed organizantoj povos laŭbezone moderigi la konversaciadon. 

     La inspiro por nomo de la kurso fontas el la verko de la pola aŭtoro Izrael Lejzerowicz (1901-1942), “El la ‘Verda Biblio’”, originale verkita en Esperanto kaj publikigita en 1935. La verko estas bonhumora pastiĉo de Biblio, kun ĉapitroj kaj versikloj, satire prezentanta la historion de la “verda popolo” (esperantistoj!), kiun la “Sinjoro”, la “Senkorpa Mistero”, elkondukis el la lando Babela en la landon Babilan. (Se vi volas scii pli pri la verko, spektu la prezenton ĉe: https://youtu.be/dVbKcO3fq4I .) 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.linguasemdialogo.info
led(ĉe)ufpr.br

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureIvan Eidt Colling