Eblas interparoli en Parizo, ĉi-Vendrede ĉe SAT-Amikaro, inter 18h30 kaj 21h. Ĉi-vespere la temo estos :
Ludoj, ludiloj. Ĉu vi ŝatas/is ludi ? Al kio utilas la ludoj ? Ĉu nur ludojn kaj panon al la popolo ?
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Programo de la parolrondoj : https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.