Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
28 Aprilo 2023 : Privataj akvotenejoj.

Loka

28 Aprilo 2023 : Privataj akvotenejoj.
Iuj grandaj agrokulturistoj nun en Francio konstruas, kun helpo de regnaj administracioj, lagojn por enteni privatan stokon da akvo.
Ĉu estas maniero ŝteli komunan vivrimedon por memprofito ? aŭ racie administri vivmedon kiu ekmankas ?
Tiu afero kaŭzas tre viglan oponon, kiun polico violente pritraktas.
Sur alia kampo, pri tute alia tipo de kulturo : ĉu la konstruo de Esperanto kompareblas al tiu afero ?
Ni ankaŭ temos pri nia ĉeesto en la tradicia stratmanifestacio je 1a de Majo, en situacio pli kaj pli streĉa inter la socialo kaj la lando-regnado.
...


sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB


Kore,

Zam & Dzeka.


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto