🖥 Prelego de Hoan Tran (Ĝojo) en IrEK-9: "Ni “semas” novajn esperantistojn dum la pandemio "
10:30 - 11:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas Hoan Tran (Ĝojo) kun la temo "Ni “semas” novajn esperantistojn dum la pandemio "

Priskribo de la prelego: Estas evidente, ke dum lastaj 3 jaroj, la pandemio vere malhelpis la agadon de esperantistoj tutmonde, inkluzive de en Vjetnamio. Aliflanke, ĝi ankaŭ igis al ni elturniĝi, pripensi por trovi solvojn kaj agadi en la senprecedenca situacio. Tiel danke al la subteno de internacia amikaro, vjetnamaj esperantistoj malfermis retajn kursojn de Esperanto kaj trovis la pandemion bona tempo por krei novan generacion de esperantistoj.

Pri la preleganto: Prezidanto de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO), instruisto de Esperanto en la Komuna Kunvenejo de Esperanto (KK) en Vjetnamio.

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto