Rabistoj kaj banditoj – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Kunveno/Evento

Akirado de havaĵo de aliuloj pere de perforto aŭ minaco de la perforto akompanas tutan historion de la homaro. Plej multe al rabado helpis militoj kaj ĥaoso, kiun ili kaŭzis. Pri multaj rabistoj oni eĉ ne scias, ĉar oni ilin neniam kaptis, pri aliaj atestas oficialaj protokoloj pri iliaj esplordemandoj kaj ekzekutoj, sed pli ofte oni scias legendojn ol faktojn. Se ne ekzistus la banditoj, ni havus nek riĉajn beletron kaj folkloron nek belajn simbolojn de ribelo kontraŭ subpremo kaj maljusteco. Uzante ekzemplojn de konataj personecoj (Jan Jiří Grasel, Václav Babinský, Ondráš el Janovice, Juraj Jánošík, Oleksa Dovbuš, Michal Vdovec, Nikola Šuhaj) oni povas demonstri diferencojn de kondiĉoj kaj metodoj de la rabado okcidente de rivero Morava kaj en Karpatoj. Kiuj estis diferencoj inter rabistoj kaj banditoj? Kiujn motivojn ili havis? De kie ili devenis, kiel agis kaj kiel mortis? Ĉu vere ili “priŝteladis riĉulojn kaj pridonacadis malriĉulojn”?
P1070704.jpg 263 kB


Prelegos:  Oldřich Arnošt Fischer
Lingvo: Esperanto

Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete.  Ĝi estas registrota.


La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en
mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)
Registritaj prezentoj

Rabistoj kaj banditoj – Oldřich Arnošt Fischer

Akirado de havaĵo de aliuloj pere de perforto aŭ minaco de la perforto akompanas tutan historion de la homaro. Plej multe al rabado helpis militoj kaj ĥaoso, kiun ili kaŭzis. Pri multaj rabistoj oni eĉ ne scias, ĉar oni ilin neniam kaptis, pri aliaj atestas oficialaj protokoloj pri iliaj esplordemandoj kaj ekzekutoj, sed pli ofte oni scias legendojn ol faktojn.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉