Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
15a de Marto : Videaj prigardiloj en niaj vivoj

Loka

15a de Marto 2024 :  

Videaj prigardiloj en niaj vivoj.

Inter Homo kaj Teĥniko : kiu kontrolas la alian ? kiu mastros la alian ?
Nia epoko estiĝas pli kaj pli Orvela(Orwell) ĉar modelo por la tujaj jaroj estas legebla en "1984", kun aldono de artefarita intelekto en la kameraoj...
Ĉu tiuj aŭtomataj kameraoj estas  nova formo de ĉion-vidanta kaj ĉion-pova dio ?
Ĉu tiuj homoj estos nova formo de ĉion-obeanta brutaro ?
Ĉu atento, rigardo, kompreno estas aĵoj kiuj estas nun migrantaj de la homoj al io alia ?

Kiel rezisti kaj ekzisti ? ĉu per moderna formo de inteligento ?
(Venis 11 amikoj)

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/konversacia-rondo-cxiuvendrede-en-parizo?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto