🖥 Lando Babila
18:00 - 20:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Konversacia rondo

Internacia

     Tria renkontiĝo de konversacia rondo Lando Babila

    Temas pri konversacia rondo organizata de projekto de por-komunuma agado “Lingvoj en Dialogo” (Línguas em Diálogo) de UFPR - Federacia Universitato de Paranao, en Kuritibo, Paranao, Brazilo -, malferma al ĝenerala publiko, sub la titolo:

“Lando Babila: Konversacia Rondo en Esperanto / A Terra do Bate-Papo: Roda de Conversação em Esperanto_2022a”

    Interesatoj aliĝu per retmesaĝo al <led@ufpr.br>, kaj informu:

- plenan nomon;

- CPF-numeron (brazilanoj) aŭ pasport-numeron;

- ĉu vi havas ian ligon al UFPR? (Specife: ĉu vi estas studento, docento, oficisto de UFPR? – informo uzota nur por statistika raporto). 

    Aliĝo al la rondo povas okazi en ajna momento, sed novaj partoprenantoj bedaŭrinde ne rajtos ricevi atestilon.  Organizantoj de la konversacia rondo estas: Ivan Eidt Colling, Rita de Moraes kaj Lígia Maffessoni Penia.

 
     Por la 27-a de Aŭgusto ni sugestas legadon de la teksto La verda mondo, de Olúbùnmi Gabriel Òshó-Davies, el Niĝerio, publikigita en revuo Kontakto en 2007. Ĝi estu instigilo por la temoj, sed ne limigilo: la ide-fluo povos konduki nin al diversaj temoj.. 
 
     Laŭplane, “Lando Babila” estas spaco por harmonia kunestado bazita sur reciproka respekto celanta praktikon kaj lernadon de Esperanto kaj plifortigon de ligoj ene de Esperanto-komunumo. Principe la temoj estos liberaj, sed organizantoj povos laŭbezone moderigi la konversaciadon. 

     La inspiro por nomo de la kurso fontas el la verko de la pola aŭtoro Izrael Lejzerowicz (1901-1942), “El la ‘Verda Biblio’”, originale verkita en Esperanto kaj publikigita en 1935. La verko estas bonhumora pastiĉo de Biblio, kun ĉapitroj kaj versikloj, satire prezentanta la historion de la “verda popolo” (esperantistoj!), kiun la “Sinjoro”, la “Senkorpa Mistero”  elkondukis el la lando Babela en la landon Babilan. (Se vi volas scii pli pri la verko, spektu la prezenton ĉe: https://youtu.be/dVbKcO3fq4I .) 



    
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

led(ĉe)ufpr.br

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureIvan Eidt Colling