La novaj evoluoj de Artefarita Intelekto - Aŭtonomaj agentoj solvas taskojn memstare.
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Kopenhago
Elekti horzonon
Ni sekvas la novajn evoluojn de A.I., precipe la apero de memstaraj agentoj.

Kunveno/Evento

Prelego de Jacob Nordfalk:
La novaj evoluoj de Artefarita Intelekto -
Aŭtonomaj agentoj solvas taskojn memstare.

Ni sekvas la novajn evoluojn de A.I., precipe la apero de memstaraj agentoj.

AI nun povas alpreni kaj plenumi diversajn rolon, ekzemple tiu de programisto, kaj krei retejon, apon aŭ programon por vi.
Aŭ tiu de dizajnisto, reklamisto aŭ iu alia fako. 

Tamen restas grandaj limigoj...inter alie ke la agentoj post iom da uzado "perdas la fadenon", iom forgesas la instrukciojn kaj faras hazardajn aferojn, ĉar la kvanto de memorendaj aferoj superas la memorkapablon de la agentoj, aŭ ĉar la kvanto de ne-relevantaj informoj iĝas tro granda.

Ni esploras kiel la la AI-agentoj funkscias kaj kiom bone ili solvas la taskojn, kaj diskutas kiom for ni estas de ĝenerala artefarita intelekto ...  ĉu ĝi iĝos pli inteligenta ol homo?

Adreso:
La kunveno okazos en BRØK Brønshøjvej 3, 2700 Brønshøj, en la ĉambro Nabolaget.

Brønshøjvej ĉe Brønshøj Torv estas facile atingebla per busoj 2A, 5C, 250S kaj 10. Oni povas senpage parki aŭton en la ĉirkaŭaĵo sed atentu la tempolimigo kaj lokoj por elektraj aŭtoj k.s..

Oni povas veni 1-2 horojn antaue por manĝi aŭ kafumi en la cafejo en la kelo. Vidu https://broek.kk.dk/spisehuset - oni povas sidi tie eĉ sen aĉeti ion.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bentjensenius(ĉe)gmail.com
BRØK, Nabolaget, Brønshøjvej 3, 2700 Brønshøj

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureJacob Nordfalk