18 Februaro 2023 : la Esperantistoj de la Pariza regiono akceptas Mikaelo Bronŝtein
Loka
Sabato, 18 Februaro 2023, 17h-19h : Prelego de Mikaelo Bronŝtein. La fama kantisto kaj verkisto prezentos sian historian romanon : Mi stelojn jungis al revado.
Al tiu renkontiĝo invitas kaj SAT-Amikaro, kaj Esperanto-France.
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !