🖥 Babilrondo Parizo/Romo/Novjorko
19:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Romo
Elekti horzonon
La temo de nia babilado estas: Zamenhof kaj vi

Internacia

La ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo daŭrigas sian retan turneon tra la mondo. En decembro ili haltos en Novjorko ! Okaze de la baldaŭa Zamenhof-festo, ni parolos pri la kreinto de nia lingvo. Zamenhof kaj vi ! Kiel la idearo de Zamenhof influas vian ĉiutagan vivon ? Kiel gravas Esperanto por vi ?

La babilrondo okazos sabaton la 4an de Decembro je la 19a laŭ la Roma kaj Pariza horoj, je la 13a laŭ la Novjorka horo.
Ĉiuj estos bonvenaj en agrabla kaj amika etoso.
 ID kunveno: 897 2185 8536
Pasvorto: 46304
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉