Lingua Franca Nova aŭ Elefeno estas planlingvo kreita en 1965 de la psikologo d-ro C. George Boeree de la Universitato Shippensburg en Pensilvanio. Ĝi estas naturalisma planlingvo bazita sur la franca, itala, portugala, hispana kaj kataluna. Inspirita de kreolaj lingvoj, ĝi havas simpligitan gramatikon, kiu estas facile lernebla. Simon Davies, angla esperantisto, eklernis Elefenon en 2008 kaj poste kunlaboris kun George Boeree pri la plua evoluigo de la lingvo.
Tiu ĉi evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.