Ponta Festo en Frankfurteto 2022
11:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Varsovio
Elekti horzonon
Ponta Festo en Frankfurt (Odro), Germanio 2022-05-01

LokaAnonco

Invito al Frankfurt (Oder) 
2022-05-01 – Ponta Festo

Karaj amikoj,
per tio mi invitas vin elkore al la tradicia „Ponta Festo“ de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio, 100 km oriente de Berlino, la 1-an de majo 2022 post pandemia paŭzo. Jam la dekduan fojon mi instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Ligo Berlin-Brandenburgio. Ĉijare per apogo de la Popola Altlernejo de Frankfurt (Odro), ĉar tie okazu informvespero en proksima tago.
La Ponta Festo okazos inter 11:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per Esperanto-flago.
Nia informstando memkompreneble bonege kaj konvinke denove demonstru, ke Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkom-prenilo inter la popoloj, do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero, ke mi ne restos la unusola esp-isto dum la festo.
Bedaŭrinde mi mem eble ne havos multe da tempo por akompani vin dum via restado en la urbo ĉar mi, kiel kutime, devos resti ĉe la stando.
Tamen multe okazos dum tiu ĉi tago ambaŭflanke de la Odro-rivero kaj vi certe ne enuos.
Vespere ni renkontiĝos en agrabla restoracio por komuna babilado.
Do, bv. veni multamase pro nia komuna celo – la uzado de Esperanto kiel ponta lingvo dum ponta festo!

Pro ebla tranoktado ĉirkaŭ la 1-a de majo en Frankfurto ĉe Odro bv. turni vin al mi e-poŝte. 

Elkore kaj optimisme

Ronaldo

https://esperanto.berlin
Esperanto-Ligo Berlin-Brandenburgio
c/o Ronald Schindler
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.berlin
RonaldSchindler(ĉe)web.de
Oderpromenade

Interesiĝintoj

Administranto