BONVOLU ATENTI:
la horaro de nia kurseto de Esperanto por lokaj gelernantoj estas ekde la sesa ĝis la oka horo posttagmeze, do, ekde la 18:00 ĝis la 20:00. Oni konsilas pri-atenti ĉi-tiun anoncon, ĉar eble nia horaro povus iomete ŝanĝi pro novaj reguloj de la lernejo. Ĉeste, kiu situiĝas nur 20 kilometrojn for de la urbego Valencio, estas urbeto konata de la tuta hispana esperantistaro pro mult-jara dediĉo al nia lingvo, ekde la unuaj jaroj de la XXª jarcento pere de
Francisco Máñez, unu el la unuaj hispanaj pra-Esperantistoj ...
Nia profesorino
Rosa Zanón, kies
laboro per, por, pri kaj pro Esperanto en
Ĉeste jam daŭras pli ol du jardekojn, daŭrigos sian saĝan instruadon, kaj oni arde kaj tut-kore esperas kaj atendas la partoprenon de multe da aliaj novaj gelernantoj, ĉar nia lasta kurso sufiĉe famiĝis inter la lokanoj kaj ankaŭ inter la loĝantoj de la apudaj urbetoj
Ĉiva, Bunjol, Godejeta, Ribaroĥa,
Pedralva, Bugara, Jatova, Vijamarĉante, Jiria, ktp.
Rosa instruas ĉefe persone, laŭt-voĉe, sed ŝi ankaŭ foje invitas aliajn konatajn Esperantistojn pere de la
Zoom softvaro por ke ĉi-tiuj foraj, nelokaj instruistoj povu instrui nian mirindan lingvon rete. Tio kion oni trovas kiam oni partoprenas unua-foje je tiu klas-ĉambro ĉe la Lernejo por Plen-Aĝuloj estas agrabla Esperanta etoso, pro la ĉeesto de gelernantoj vere studemaj kaj atentemaj je la instruado de la instruistino, spertulino parolanta mildan kaj belan Esperanton ...
Por ekhavi pli detalan informon pri
kiel atingi loke la Lernejon por Plen-Aĝuloj, venontaj instruotaj lecionoj, pri-sanaj reguloj por taŭga ĉeesto pro Kovid19 (kiom da permesitaj ĉeestantoj, ...), bonvolu kontakti profesorinon
Rosa Zanón Ferrando, pere de ŝia ret-adreso
rosazanon@hotmail.com, kiu ankaŭ aperas iomete malsupre, aŭ rekte mus-klakante sur ĝin ...