Esperantivoj, aŭ : la mult-diversaj agoj/igoj de Esperanto.
La vorto "Esperantiva" kvalifikas aferon, situacion, ideon, ilon aŭ homon, kiu emas, kapablas helpi al, povas produkti formon de Esperantaĵo.
Optimisme kaj esperantive ni esploru la diversajn Esperantivaĵojn, ili estas kaj kaŭzoj kaj konsekvencoj de nia granda afero Esperanto, je skalo persona kaj socia, en la vastaj kampoj de, ekzemple : tutmonda civitaneco, porpaca etiko, senperforta komunikado, justa komerco, edukado, homrajtoj, ekologio, malfaŝismo, k.a. aferoj kiuj parencas kun E-ismo.
La demando kial E-istoj neniam uzas Esperantiv' estas plia demando, ĉar evidentas ke la sufikso "-iv-", kvankam ne oficiala (https://eo.wikipedia.org/wiki/-iv-), efikas en la vorto "Esperanto" tiel ke "Esperant-iva" signas la econ aŭ virton de aktiva, agopova kaj pozitiva Esperanto, same kiel en la pli komunaj "produktiva", "kreiva", "daŭriva", "sentiva", k.a.
[ 6 ĉeestintoj (ne samtempe) ; ni interŝanĝis pri multdiversaj aferoj, forgesante la oficialan temon "esperantivaĵoj"... kio trafe demonstras la esperantivecon universalan de Esperanto ! ]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.