Oficiala programo okazos la 21-an de septembro inter la 10h00 kaj 12h00 en la Popola biblioteko "Petar Preradović" en Bjelovar.
Programo:
- Ekspozicio pri kroata verkisto Petar Preradović kaj Esperantlingvaj tradukoj de liaj poemoj
- Prezento de kroatlingva libro "Možda usprkos svemu" (Eble malgraŭ ĉio) de kroata esperantisto Zdravko Seleš. Ĝi enhavas ankaŭ Esperanto-rilatajn tekstojn.
- Prezento de la Erasmus+ projekto "Eŭropaj horizontoj por kresko"
- Vizito al ekspozicio "Dektri jardekoj de la fervojo al Bjelovar" en la Urba muzeo de Bjelovar
- Aŭtomobila ekskurso al Koprivnički Bregi, vilaĝo en kiu staras memortabulo al fama fervojista esperantisto Ilija Puhalo.
- Komuna tagmanĝo en la restoracio "Ribička hiža" (Fiŝista domo) en la vilaĝo Miholjanec.
Partopreno en la programoj senpaga. Venu ankaŭ neanoncite, sed rezervu tagmanĝon, se vi volas partopreni la ekskurson. La tagmanĝo pagata 20 eŭrojn!