Zooma Kunvenejo:
https://zoom.us/j/6479924300? pwd=c1pPVHNhdXFESTZGMUhXeHRNZ0hLZz09 Pasnumero: 601852
(Jen la lasta en la serio de la Kongreso-Kursoj por antaŭprepari la Hispanan Landan Kongreson. La kursoj kreitaj de Dennis (NESPO, Bildvortaro-Ekzercoj, Kiĥoto-Kurso, ktp) revenos en oktobro. Bonvolu atenti la tago-ŝanĝon).
Libro por la Kurso: Senpage disponeble en la interreto.
BEK-Kurso: Nova Ekzercaro pri Sufiksoj kaj Prefiksoj, 2007, Dennis Edward Keefe. Libere elŝutebla ĉe www.bekkurso.info. Elektu: BEK NESPO.
Partoprenantoj, Via Nivelo:
Falsaj Komencantoj kaj eventuale,
progresantoj. Krome,
lingvo-instruistoj, kiuj serĉas longan, koheran ekzercaron pri esperantaj prefiksoj kaj sufiksoj.
Hodiaŭa Leciono:
Paĝoj 51, 52, 53 kaj 54. La prefikso MIS, la sufikso ID kaj komparo inter
id, in, aĵ, ej kaj
ar, kun du el la fametaj BEKUMAĴOJ, kiuj enhavas la afiksojn: mal, in, ge, eg, et, il, ej, re, aĵ, ebl, an, ar, ist, ism, estr, pra, mis kaj id! La partoprenantoj NE bezonas antaŭprepari. La tuto prezentiĝas dum la leciono.
Formato:
Simplaj respondoj, per la ĝusta vorto, sufikso, prefikso, al simplaj demandoj. Fakte, la plejparto el la libro konsistas el frazoj, en kiuj mankas unu vorto kun unu afikso. La celo estas tutsimple kompletigi la frazon. La ĉefa alia parto konsistas el la alivortigo de frazo en unu vorton kiu enhavas radikon plus ia afikso. Kutime, la kursgvidanto aldonas demandojn al ĉiu ero de la ekzercoj, ĝustigante sian lingvo-uzon al la nivelo de la lernanto(j).