🖥 VEK Veterana Esperantista Klubo
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
E-istoj de antaŭ 1985

Internacia

La 9a kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo, okazos lundon, la 5an de aŭgusto, je la 15:00 UTC (Parizo-horo: 17:00).  Retligon, sube.

Antaŭtemo: Ni povas babili iomete pri la antaŭmonataj komentoj de la VEK-paĝo en Facebook.

Temo 1: Se vi nun ne estas en Arusha, ĝuante la Universalan Kongreson, eble plaĉus al vi iom nostalgie paroli kun viaj verdaj kunvojaĝantoj de antaŭaj jardekoj.  Ni estas en la plena sezono de kongresoj de Esperanto, kaj nun refoje estas bona momento paroli pri ili.  Lastan fojon ni konversaciis pri niaj unuaj kongresoj, kiam ni estis novaj kaj junaj Esperantistoj.  Ĉi foje ni povas paroli pri kongesoj tra la jardekoj: universalaj, landaj, fakaj.  Bona momento por pripensi nian, tre longan esperantan vivon en la kadro de niaj grandaj kuniĝoj.

Temo 2: Ĉio kion vi volas komenti pri vekaj temoj.

Se vi volas prezenti 5-minutan VEK-rilatan temon, bonvolu anonci tion ĉe la komenco de la kunveno.  Ne preparu lumbildojn, ne faru ppt-aĵojn.  Parolu, nur parolu.  Ni ŝatas vian voĉon!

Ahmad de ILEI proponis uzi la Zoom-konton de IrEA, per kiu okazas ankaŭ kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj unuan lundon de ĉiu monato.

Ankaŭ la kunvenoj de VEK estos ĉiumonataj, en la unua lundo de la monato, je la 15:00 laŭ UTC (Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC).  Kunvenoj registriĝas.

Jen la ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de la VEK-anoj:

https://us02web.zoom.us/j/81515004796 
Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 815 1500 4796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.

Dennis Keefe.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto