La Jakoba vojo, ankaŭ konata kiel Camino de Santiago, estas nomo por pilgrimado ekzistanta ekde la Mezepoko. Laŭ la legendo, la korpo de la apostolo Jakobo la Granda vojaĝis de Jerusalemo ĝis Santiago de Compostela en Galegujo, kaj tie ĝi daŭre restas. Por vidi la korpon de la apostolo kaj ricevi indulgon de la katolika eklezio, pluraj homoj vojaĝis de ĉie en Eŭropo al Santiago. Dum la Mezepoko, tio estis tre riska vojo kaj pluraj homoj forpasis pro ĝi, sed hodiaŭ ĝi ne plu tiom danĝeras. Ni kune legas artikolon el la revuo KONTAKTO.
Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:00 – 20:30 h (UTC+1). Ligilo por Zoom estas: https://us02web.zoom.us/j/275937442 La sekretvorto estas la jaro en kiu nia lingvo naskiĝis.