🖥 La nekutima Irlanda skribo (en libroj, stratoj kaj menso)
19:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Komuna reta renkontiĝo Brno-Gliwice.

Kunveno/Evento

Vizitante Irlandon, unu el la plej okulfrapaj aferoj estas nekutima formo de literoj. Ĉi tiuj literoj frapas la okulon en la nomoj de la stratoj en Dublino, en la nomoj de drinkejoj kaj diversaj institucioj, sur afiŝoj, reklamoj, poŝtkartoj... kaj restas en via menso kiel unu el la simboloj de irlandeco, kiam vi forlasas Irlandon. Dum sia mallonga prezentado la aŭtorino volus paroli pri la uzo de manskribo en Irlando por skribi kaj irlandajn, kaj latinajn tekstojn. Ŝi ankaŭ klarigos la originon de nekutimaj irlandaj tiparoj, kiuj estis projektitaj, gisitaj kaj uzitaj por presi tekstojn en la irlanda de la fino de la 16-a jarcento ĝis la dua duono de la 20-a. Dum longa tempo ili sukcesis konkuri kun latinaj tiparoj uzataj en la angla lingvo.

Prelegonto: Anna Cisło

La renkontiĝo okazos rete per Zoom. La renkontiĝo estos registrata. Ni ne havas permeson publikigi la registraĵon, tial la registraĵo ne aperos en Jutubo.

Jen la ligilo:
https://polsl-pl.zoom.us/j/93116604802?pwd=MGJzQ0pmeklOMCtYamJUMlA0all2Zz09
Enirkodo: 931 1660 4802
Pasvorto: 235959

Komenco je 19-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+2). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.


Informoj