28 Januaro 2022 : Ni komparu la politikajn programojn de la maldekstraj partioj. Ek de la "ekstrem-maldekstro" ĝis la "centro", ĉu la politika pejzaĝo de Francio ŝanĝiĝis ? Ĉu ĝi (mal)boniĝis ? Kial ne plu ekzistas "komuna programo por regado" ? Kial ne kreiĝas koalicioj ? Ĉu ekologio estas maldekstraĵo ? Kian rolon por Eŭropo-Demokratio-Esperanto ? ...
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Programo de la parolrondoj : https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Se la krad-kurteno fermas la butikon, bonvolu frapi je la pordo, ni malfermos por vi. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.