Ekstraordinara okazaĵo de la grupo Esperanto Regiono Stuttgart
16:30 - 18:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ekstraordinara okazaĵo de la grupo Esperanto Regiono Stuttgart

Loka

Invito al la kunveno de la Esperanto-grupo Regiono Stuttgart

ĵaŭdon, la 27an de julio 2023
en la "Biergarten im Schlossgarten", Stuttgart (Bierĝardeno en la meza kastelĝardeno)
16:30 – 18:30 (proksimume)

Ekstraordinara okazaĵo: Patrick Manirakiza el Rumonge, Burundo, estro de la Esperanto-organizo de Burundo, orienta Afriko, kaj gvidanto de la Esperanto-centro Rumonge en Burundo vizitas la Esperanto-klubon de la regiono Stuttgart survoje al la Universala Kongreso en Turino. Bavelo subtenas la klubon en Rumonge ekde kelkaj jaroj. Pro tio, uzu la eblecon persone konatiĝi kun aktiva, socie engaĝita esperantisto el Afriko.

Adreso: Am Schlossgarten 18 · 70173 Stuttgart (Mittlerer Schlossgarten)
https://www.biergarten-schlossgarten.de/

Loko: inter la planetario (Planetarium) kaj la rampo al la nuntempa ĉefstacio (kajo 16)
Proksimaj haltejoj: Hauptbahnhof, Staatsgalerie, Neckartor