La Liturgio de la Vorto en esperanto kun legaĵoj laŭ la liturgia kalendaro de la Romkatolika Eklezio.
Internacia
Jen komenciĝas Karesmo — la Granda Fasto, la tempo de 40 tagoj, kiuj pretigas nin por inda celebrado de la Paska mistero — la beata turmentado, la sava morto kaj la glora releviĝo de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Unu el la plej gravaj manieroj sin pretigi estas aŭskulti kaj kontempli la Vorton de Dio, kaj mi dankas al vi, ke ni povas fari tion kune. 😊
Cindra merkredo-01.png671 kBMi deziras al vi, ke la tempo de la Granda Fasto estu al vi ĉiuj okazo proksimiĝi al Dio kaj tiel sanktigi ĉiujn aspektojn de via vivo, ĉerpante el Li, la sola kaj neelĉerpebla fonto de sankteco! 🙏